La Rumbula Masakro estis masakro kiu okazis dum la holokaŭsto en la Rumbula arbaro, proksime de Rigo en Latvio, en kiu estis murditaj pli ol 26,000 latvajn kaj 1,053 berlinajn judojn en nur du tagoj en la Rumbula Arbaro, pinarbaro en la Riga distrikto de la sama nomo.
La amasmurdo okazis la 30-a de novembro kaj la 8-a de decembro 1941. La viktimoj - ĉirkaŭ 24 mil loĝantoj de la geto de Riga kaj mil germanaj judoj kiuj estis transportitaj per trajno al la mortigejo. La murdo estis aranĝita fare de la Einsatzgruppen kun la helpo de lokaj kunlaborantoj de Kommando Aris kaj latvaj policunuoj . La operacio estis estrita de la SS- oficiro Friedrich Jeckeln [1].
La Rumbula Masakro kaj la masakro de kievaj judoj en Babin Jar (fino de septembro 1941) estas inter la plej grandaj murdagoj en la holokaŭsto ĝis la ekstermkoncentrejoj ekfunkciis [2].